Iumatene de printempo, mi malfermis vitrofenestron kaj elrigardis eksteren. La bela printempa bildo min ravis.Sur arboj birdetoj pepas kaj salte flugas kun ĝojo, ĉe riveretoj palverdaj novaj branĉetoj flirtas kaj dancetas en milda venteto, kaj en akvo de rojoj fiŝetoj ludante navetas tien kaj reen,... ĉi ĉio min impresis profunde kaj ĝojigis, do nature ĉi poemeto fermentis en mia koro kaj poste mi ĝin notis surpapere kaj ĝin sendis al miaj kelkaj amikoj.Nenio krom por ludi kaj memdistri.Jen la poemeto estas:Printempa Bildo
Gajo (Ĉinio)
sur arboj birdetoj trilĉirpas kun ĝoj’,
palverdaj salikoj flirtadas en vent’,
fiŝetoj ludante navetas en roj’,
kaj en mi fermentas poemo el sent’!